
辞書を開くには上のボタンをクリックしてください。詳しい説明は「ヘルプ」をご覧ください。
“La Vortaro”Pilger: “BER”Bick: “Esperanto-dansk”
ヘルプ: * ? 更に.
Kataluna Esperantisto estas la oficiala gazeto de Kataluna Esperanto-Asocio http://www.esperanto.cat. Ĝi estis fondita en 1910 kiel organo de la tiama Kataluna Esperantista Federacio kaj plurfoje malaperis kaj reaperis pro politikaj malfacilaĵoj: plej longe ĝi silentis ekde decembro 1936 dum kvardek kvin jaroj kaj duono pro la enlanda milito, unue, kaj la faŝisma diktaturo, tuj poste. De 1982 ĝi regule eldoniĝas kaj ĝi nuntempe aperas ĉiun trian monaton kun 20-paĝa longo en A4-formato. Ĝi uzas kaj esperanton kaj la katalunan: nacilingve aperas prilingvaj novaĵoj kaj artikoloj opiniaj aŭ prihistoriaj kun intereso por la ĝenerala publiko, dum en esperanto eblas legi novaĵojn pri la asocio, rubrikon pri esperanto kaj interreto kaj artikolojn por komencantoj kaj progresantoj laŭ la reguloj de Kontakto. Ĝi estas eldonata en 400 ekzempleroj, el kiuj 150 estas distribuataj al enlandaj asocioj kaj bibliotekoj.
Ĉiuj membroj de Kataluna Esperanto-Asocio ricevas la paperan eldonon, sed ekzistas libere legebla reta eldono http://www.esperanto.cat/c/ke.htm kun precize la sama enhavo kaj prezento.
Se vi volas aliĝi al Kataluna Esperanto-Asocio aŭ ial kontaki la redaktoskipon, skribu al .
リンクを見るにはログインしてください。