
辞書を開くには上のボタンをクリックしてください。詳しい説明は「ヘルプ」をご覧ください。
“La Vortaro”Pilger: “BER”Bick: “Esperanto-dansk”
ヘルプ: * ? 更に.
"Pola Esperantisto" estis lanĉita unuan fojon en la monato julio de la jaro 1906. Dum sia preskaŭ 100-jara ekzisto estis multaj periodoj, dum kiuj aŭ entute ne estis eldonata, aŭ aperadis en tre modesta eldona formo.
En la jaro 2002 redaktoro de "Wydarzenia" (Eventoj) – la oficiala bulteno de Pola Esperanto-Asocio (la plej granda pola Esperanto-organizaĵo), Kazimierz Leja, interkonsentis kun la estraro de PEA, ke dum sekvaj 5 jaroj (2003-2007) li relanĉos eldonadon de "Pola Esperantisto", denove de pluraj jaroj ne eldonata.
Tiel okazis. En la jaro 2003 aperis denove la gazeto, kiel dumonata, socikultura revuo de polaj esperantistoj, nigra-blanka, en formato A5 sur 32 paĝoj, oficiale nenies organo aŭ bulteno. Dum du sinsekvaj jaroj aperis 12 numeroj, enhavantaj artikolojn pri pola E-historio kaj nuntempo, pri kulturo kaj arto, lingva anguleto. Ne mankis ankaŭ kurantaj informoj pri la movado ĝenerale, kaj felietonoj instigantaj la legantojn pripensi diversajn movadajn aferojn.
La trian jaron de sia denova ekzisto PE komencis en iom modifita grafika aspekto. En la jaro 2006 (jubilea por PE) oni planas aperigi specialan porokazan numeron (plenkoloran).
Aŭtoroj ĝis nun skribantaj al PE estas: Zofia Banet-Fornalowa, Czesław Baranowski, Renato Corsetti, Tomasz Chmielik, Roman Dobrzyński, Zbigniew Galor, Marian Kostecki, Ilona Koutny, Kazimierz Leja, Lidia Ligęza, Maria Majerczak, Stanisław Mandrak, Teresa Nemere, Andrzej Warszawski, Paweł Wimmer, k.a.
Aktuale PE havas ĉirkaŭ 250 abonantojn, inter kiuj 20 eksterlandajn.
Polaj abonantoj:
Jarabono kun sendokostoj: 30 PLZ, pagenda al:
Wydawnictwo HEJME
41-250 Czeladz, ul. Waska 21
mBank
Nr 36 1140 2004 0000 3202 3141 1644
Eksterlandanoj:
Jarabono kun sendokostoj al Eŭropaj landoj: 12 EUR, pagenda al UEA-konto: Kazimierz Leja (kazl-s) aŭ tiu de Flandra Esperanto-Ligo: Kazimierz Leja (leja-t).
Jarabono kun sendokostoj al ekstereŭropaj landoj: petu precizan kalkulon (prezoj varias laŭ kontinentoj).
Por kontakti la redakcion uzu la retadreson: . Por viziti ttt-ejon de la gazeto "Pola Esperantisto", alklaku la ligilon: http://www.hejme.com.pl/ .
リンクを見るにはログインしてください。