
辞書を開くには上のボタンをクリックしてください。詳しい説明は「ヘルプ」をご覧ください。
“La Vortaro”Pilger: “BER”Bick: “Esperanto-dansk”
ヘルプ: * ? 更に.
Ĉiu prepozicio havas en Esperanto difinitan kaj konstantan signifon, kiu fiksas ĝian uzon; sed se ni devas uzi ian prepozicion kaj la rekta senco ne montras al ni, kiun prepozicion ni devas preni, tiam ni uzas la prepozicion je, kiu ne havas memstaran signifon; ekz. ĝoj/i je tio, "ĝoji je tio"; rid/i je tio, "ridi je tio"; enu/o[1] je la patr/uj/o, "enuo je la patrujo"; mal/san/a je la okul/o/j, "malsana je la okuloj".
La klareco neniel suferas pro tio, ĉar en ĉiuj lingvoj oni uzas en tiaj okazoj iun ajn prepozicion, se nur la uzado donis al ĝi sankcion; en la internacia lingvo ĉiam estas uzata en similaj okazoj nur la prepozicio je.
Anstataŭ la prepozicio je oni povas ankaŭ uzi la akuzativon sen prepozicio, se oni timas nenian dusencaĵon.
(Fundamenta Gramatikoには次の文は現れません。)
[1] "enuo" ĉi tie signifas "sopiro". Temas pri rusismo, kiu nun estas plene arkaika.