Ensaluti/ログイン

ユーザーネーム・パスワードを記憶させる

辞書 VORTARO*

辞書を開くには上のボタンをクリックしてください。詳しい説明は「ヘルプ」をご覧ください。

>“La Vortaro”Pilger: “BER”Bick: “Esperanto-dansk”>

ヘルプ: * ? 更に.

メッセンジャー TUJMESAĜILO*

メッセンジャーを使って他の lernu!ユーザーとチャットができます。メッセンジャーを起動させるには上のボタンをクリックしてください。詳しい説明は「ヘルプ」をご覧ください。

ヘルプ * *

lernu! のこの部分の翻訳は日本語では最新ではありません。
最新になっているのは次の言語のバージョンです: eo ar ca cs de el en fa fi fr he hsb hu it ko nl no pl pt sk sl sv vi zh-cn zh-tw

Pri La Fundamento

Fundamenta Gramatikoのルール

Verbo ne estas ŝanĝata laŭ personoj nek nombroj; ekz. mi far/as, "mi faras"; la patr/o far/as, "la patro faras"; ili far/as, "ili faras".

Verbaj formoj:

  • a) La tempo prezenca finiĝas per as; ekz. mi far/as, "mi faras".

  • b) La tempo preterita per is: vi far/is, "vi faris"; li far/is, "li faris".

  • c) La tempo futura per os: ili far/os, "ili faros".

  • ĉ) La modo kondicionala per us: ŝi far/us, "ŝi farus".

  • d) La modo imperativa per u: far/u, "faru"; ni far/u, "ni faru".

  • e) La modo infinitiva per i: far/i, "fari".

Participoj (kaj gerundioj):

Estas du formoj de participo en la internacia lingvo, la deklinaciebla aŭ adjektiva, kaj la nedeklinaciebla aŭ adverba.

  • f) La participo aktiva prezenca finiĝas per ant: far/ant/a, "faranta"; far/ant/e, "farante".

  • g) La participo aktiva preterita per int: far/int/a, "farinta"; far/int/e, "farinte".

  • ĝ) La participo aktiva futura per ont: far/ont/a, "faronta"; far/ont/e, "faronte".

  • h) La participo pasiva prezenca per at: far/at/a, "farata"; far/at/e, "farite".

  • ĥ) La participo pasiva preterita per it: far/it/a, "farita"; far/it/e, "farite".

  • i) La participo pasiva futura per ot: far/ot/a, "farota"; far/ot/e, "farote".

Ĉiuj formoj de la pasivo estas formataj per helpo de responda formo de la verbo est kaj prezenca aŭ preterita participo pasiva de la bezonata verbo, la prepozicio ĉe la pasivo estas de. Ekz. ŝi est/as am/at/a de ĉiu/j, "ŝi estas amata de ĉiuj" (participo prezenca: la afero fariĝas); la pord/o est/as ferm/it/a, "la pordo estas fermita" (participo preterita: la afero jam estas farita).