Ensaluti/ログイン

ユーザーネーム・パスワードを記憶させる

辞書 VORTARO*

辞書を開くには上のボタンをクリックしてください。詳しい説明は「ヘルプ」をご覧ください。

>“La Vortaro”Pilger: “BER”Bick: “Esperanto-dansk”>

ヘルプ: * ? 更に.

メッセンジャー TUJMESAĜILO*

メッセンジャーを使って他の lernu!ユーザーとチャットができます。メッセンジャーを起動させるには上のボタンをクリックしてください。詳しい説明は「ヘルプ」をご覧ください。

ヘルプ * *

詳しい文法

1 Skribo kaj elparolo

1.1 Literoj

Jen la alfabeto de Esperanto:

Majuskloj: A, B, C, Ĉ, D, E, F, G, Ĝ, H, Ĥ, I, J, Ĵ, K, L, M, N, O, P, R, S, Ŝ, T, U, Ŭ, V, Z
Minuskloj: a, b, c, ĉ, d, e, f, g, ĝ, h, ĥ, i, j, ĵ, k, l, m, n, o, p, r, s, ŝ, t, u, ŭ, v, z
Nomoj: a, bo, co, ĉo, do, e, fo, go, ĝo, ho, ĥo, i, jo, ĵo, ko, lo, mo, no, o, po, ro, so, ŝo, to, u, ŭo, vo, zo

1.1.1 Majuskloj kaj minuskloj

Ĉiu litero ekzistas en du formoj: majusklo (granda litero, ĉeflitero) kaj minusklo (malgranda litero). La minuskloj estas la normalaj literformoj. Majusklojn oni kutime uzas kiel unuan literon de ĉefa frazo, kaj kiel unuan literon de propra nomo.

1.1.2 Supersignoj

Ses literoj estas unikaj por Esperanto: Ĉ, Ĝ, Ĥ, Ĵ, Ŝ kaj Ŭ. Ili havas supersignojn. La supersigno ^ nomiĝas cirkumflekso ĉapelo. La supersigno super U nomiĝas hoketo.

Kiam ne eblas uzi la ĝustajn supersignojn, oni povas uzi alternativan skribon. La oficiala alternativo estas la H-skribo, kiu troviĝas en la Fundamento de Esperanto. En la H-skribo oni uzas postmetitan H anstataŭ la cirkumfleksoj, kaj oni tute forlasas la hoketon super Ŭ: ch, gh, hh, jh, sh, u. En komputila tekstolaboro, en retpoŝto, k.s., multaj uzas postmetitan ikson, X, anstataŭ cirkumflekso kaj hoketo: cx, gx, hx, jx, sx, ux.

1.2 Elparolo

La literoj A, E, I, O kaj U estas vokaloj. Ĉiuj aliaj estas konsonantoj. Ĉiu litero devas esti elparolata. Ne ekzistas silentaj literoj.

1.2.1 Vokaloj

VokaloPriskriboSonsimbolo laŭ la Internacia Fonetika Alfabeto
Imalvasta antaŭa [i]
Umalvasta malantaŭa[u]
Emezvasta antaŭa[e]
Omezvasta malantaŭa[o]
Avasta[a]

Akcento

En vortoj kun du pli da vokaloj, unu vokalo estas elparolata pli forte ol la aliaj. Ĝi havas akcenton. La akcento estas ĉiam sur la antaŭlasta vokalo (majuskla vokalo montras akcenton ĉi tie): tAblo, nenIam, rapIda, taksIo, familIo, revolvEro, krokodIloj, eskImo, diskUtas, mEtro, metrOo, Apud, anstAtaŭ, trIcent, mAlpli, Ekde, k.t.p.

La finaĵo O povas esti anstataŭigita per apostrofo. La apostrofon oni kalkulas kiel vokalon (neelparolatan), kaj la akcento ne ŝanĝiĝas: taksI', familI', revolvEr', metrO'.

Vokala variado

La elparola loko de vokalo povas libere varii inter certaj limoj. Gravas nur, ke ĉiu vokalo ne tro proksimiĝu al iu alia el la kvin vokaloj.

La longeco de la vokaloj estas en Esperanto tute sensignifa. Oni povas elparoli ilin longe, mezlonge mallonge, laŭplaĉe.

Ĉiu Esperanta vokalo estas elparolata "senmove", kio signifas, ke oni ne aŭdeble movas la langon de unu pozicio en la buŝo al alia pozicio dum la elparolo de unu vokalo. Ekz. E ne sonu kiel "ej", O ne kiel "".

1.2.2 Konsonantoj

KonsonantoPriskriboSonsimbolo laŭ la Internacia Fonetika Alfabeto
Bplozivo lipa voĉa[b]
Pplozivo lipa senvoĉa[p]
Dplozivo denta voĉa[d]
Tplozivo denta senvoĉa[t]
Gplozivo vela voĉa[g]
Kplozivo vela senvoĉa[k]
Vfrikativo lipdenta voĉa[v]
Ffrikativo lipdenta senvoĉa[f]
Zfrikativo denta voĉa[z]
Sfrikativo denta senvoĉa[s]
Ĵfrikativo gingiva voĉa[ʒ]
Ŝfrikativo gingiva senvoĉa[ʃ]
Ĥfrikativo vela senvoĉa[x]
Hfrikativo glota senvoĉa[h]
Cafrikato denta senvoĉa[ʦ]
Ĝafrikato gingiva voĉa[ʤ]
Ĉafrikato gingiva senvoĉa[ʧ]
Mnazalo lipa voĉa[m]
Nnazalo denta voĉa[n]
Llateralo denta voĉa[l]
Rvibranto denta voĉa[r]
Jduonvokalo malvasta antaŭa[j]
Ŭduonvokalo malvasta malantaŭa[w]

Duonvokaloj

La duonvokaloj J kaj Ŭ estas laŭ la elparola maniero vokaloj, sed ili rolas en la lingvo kiel konsonantoj. Ili estas ĉiam mallongaj, kaj neniam povas ricevi akcenton. Duonvokalo ĉiam aperas antaŭ post vera vokalo. Ŭ aperas ordinare nur en la kombinoj "" kaj "".

Konsonanta variado

Kiam senvoĉa konsonanto staras tuj antaŭ voĉa konsonanto, multaj emas voĉigi ĝin: akvo "agvo", okdek "ogdek". Kaj inverse, kiam voĉa konsonanto staras antaŭ senvoĉa, multaj emas senvoĉigi ĝin: subtaso "suptaso", absolute "apsolute". Tiaj ŝanĝoj principe neniam estas korektaj, sed estas ofte tolerataj en la praktiko, se ili ne kaŭzas miskomprenojn. Iafoje iuj eble emus senvoĉigi vortfinan voĉan konsonanton: apud "aput", sed "set", hund' "hunt", naz' "nas". Tiaj ŝanĝoj tamen ne estas akceptitaj, kaj oni evitu ilin.

Anoj de iuj lingvoj emas elparoli la sinsekvojn KV kaj GV kiel respektive "" kaj "": akvo "akŭo", kvin "kŭin", gvidi "gŭidi". Ŭ neniam povas sekvi rekte post konsonanto en Esperanta vorto, kaj tial miskomprenoj apenaŭ povas estiĝi, sed tia elparolo estas ĝenerale rigardata kiel malĝusta.

En kelkaj lingvoj oni elparolas la sonojn P, T, K, C kaj Ĉ kun aspiracio, kvazaŭ kun malforta H poste. En Esperanto tiuj konsonantoj estas normale sen aspiracio, sed pri tio ne ekzistas regulo. Oni povas do elparoli aspiracie, se oni volas, sed oni atentu, ke la aspiracio ne sonu kiel plena H.

L estas farata per parta baro ĉe la dentoj. Se oni baras nur tie, la L sonas "hele". Se oni samtempe levas la malantaŭon de la lango kontraŭ la velo, la L sonas "malhele" (u-ece). Tia malhela L estas tute bona alternativo, sed oni atentu, ke ĝi ne sonu kiel Ŭ. Tio okazas, se la ĉefa baro ĉe la dentoj malaperas.

Kiam N staras antaŭ gingiva vela sono, oni emas ŝanĝi N en gingivan sonon (malgranda diferenco), velan sonon (granda diferenco), por faciligi la elparolon: tranĉi, manĝi, longa, banko k.a. Tio estas senproblema, ĉar ne ekzistas gingiva vela nazaloj, kun kiuj N povus konfuziĝi. Simile oni emas elparoli M lipdente antaŭ alia lipdenta sono: amforo, ŝaŭmvino k.a. Ankaŭ tio estas senproblema. Sed oni atentu, ke oni ne elparolu N lipdente: infero, enveni k.a., ĉar tiam oni konfuzus N kaj M, kio ne estas akceptebla. Kompreneble oni povas ĉiam uzi la bazan elparolon de N kaj M.

R normale estas denta, sed fakte ne gravas, kie en la buŝo oni faras la sonon. Ekz. vela R estas tute bona alternativo. La grava afero pri R estas, ke ĝi estu vibranto. Do ankaŭ vela R prefere estu vibranto (ĝi estu "rulata"), kio signifas, ke la uvulo tremas kontraŭ la lango. R estu same tremanta en ĉiaj pozicioj en la vorto. En ekz. rivero la du R estu same elparolataj. Oni uzas ankaŭ diversajn aliajn specojn de r-sonoj, kaj tio estas sufiĉe akceptita en la praktiko. Oni tamen zorgu, ke la R-sono ne konfuziĝu kun alia konsonanto, kun iu el la kvin vokaloj.

La longeco de la konsonantoj estas en Esperanto tute sensignifa. Oni povas elparoli ilin longe, mezlonge mallonge, laŭplaĉe.