
辞書を開くには上のボタンをクリックしてください。詳しい説明は「ヘルプ」をご覧ください。
“La Vortaro”Pilger: “BER”Bick: “Esperanto-dansk”
ヘルプ: * ? 更に.
2006年から、lernu!はその収入を高めるためや、利用者の方々に興味深い情報が提供されるよう、またその協働計画を支援するためにGoogle AdSenseやエスペラント組織、インターネットサイトや企画の広告を招致しております。同様にあなたがエスペラント組織や地方会、催し物、企画やサーヴィス(例えば、機関紙、出版物の提供、新しいエスペラントのCDやフィルム)の広告を私どものサイトに載せることは大歓迎です。私どもを訪れる方は月に10万人以上に上ります。この様な大きな人数があなたの広告の潜在的な閲覧者であります。
Reklamaĵo estu grafika dosiero (formatoj JPG, PNG kaj GIF, grandeco 468x60, unukadra – t.e. ne moviĝanta), kiu situos supre de la paĝo, inter la logotipo de lernu! maldekstre kaj lingvomenuo kaj serĉo-kampo dekstre. Alklako sur reklamaĵon malfermos en aparta fenestro retpaĝon kiun vi indikos. La bildo kaj teksto sur via reklamaĵo rekte rilatu al la enhavo de tiu paĝo (priskribo de via organizo, projekto, produkto aŭ servo). La teamo de lernu! lasas al si rajton rifuzi vian reklamaĵon aŭ rekomendi ŝanĝojn en ĝi, kiujn la teamo kredus necesaj.
Via reklamaĵo estos montrata alterne (je la egala ofteco) kun aliaj reklamaĵoj menditaj por koncerna lingvoversio aŭ por la tuta paĝaro. La tarifo ne ŝanĝiĝas depende de la nombro de jam montrataj reklamaĵoj. Por ĉiu mendo validas nur unu grafika reklamaĵo, montrado de ĉiu kroma versio de via grafika reklamaĵo kostos 50% de la baza tarifo.
La subaj prezoj estas indikitaj en usonaj dolaroj (USD). Por kunlaborantaj organizoj (kiuj subtenas aŭ aktive informas pri lernu!) kaj por organizoj, kies membroj estas aktivaj kunlaborantoj de lernu! (teamanoj, programistoj, tradukantoj, kontrol-legantoj, vortaristoj, lingvohelpantoj ktp.) ekzistas specialaj rabatoj. Skribu al , se vi opinias ke via organizo apartenas al unu el tiuj kategorioj. Ĝenerale la bazaj tarifoj estas:
Ĉe la tuta lernu!:
Ĉe apartaj lingvoversioj (eblas kombini kelkajn):
Vi devos pagi por montrado de via(j) reklamaĵo(j) ĉe lernu! post la aprobo de via reklamaĵo kaj la celpaĝo (sendu ilin al ) kaj antaŭ ol viaj reklamoj ekmontriĝos ĉe lernu!. La monato estas kalendara monato (januaro, februaro ktp.) kaj semajno komenciĝas ekde lundo kaj daŭras ĝis dimanĉo (inkluzive ĝin). Vi povas antaŭpagi por kelkaj semajnoj aŭ monatoj.
lernu! dume ne provizas statistikon pri kiom da klakoj sur via reklamaĵo okazis dum periodo de via reklamado, kaj kiom da vizitoj al via paĝo kaŭzis via reklamo ĉe lernu!. Tiuj ĉi funkcioj estos enkondukitaj se la servo montriĝos populara ĉe niaj uzantoj kaj partneroj kaj ni povos dediĉi pli da fortoj al ĝia evoluigo.